Martin Rue

I build things on the internet.

Nenio Gravas

Tiu ĉi artikolo legeblas en la angla.

Antaŭ ol mi komencos, necesas iom da kunteksto: mi ne estas religiema homo. Mi ne kredas je ia ajn konceptigo de dio en kiu estas ekzisto post la morto. Post la morto estas nenio.

Tiu ĉi eseo ne celas konvinki homojn pri alia kredsistemo, sed estas provo kapti kaj klarigi miajn proprajn pensojn. Mi malsukcesos. Por tiuj, kiuj havas sufiĉe similajn kredojn kiel mi, eble tiu ĉi eseo helpos, interesos, aŭ plejmalbonkaze, simple klarigos kiel mi provas pritrakti kernan ekzistecan konflikton.

Bonkonata Mark iam diris:

"Mi ne timas la morton. Mi estis mortinta dum miliardoj kaj miliardoj da jaroj antaŭ ol mi naskiĝis, kaj ne suferis pro tio la plej etan ĝenon." — Mark Twain

Mi ne certas kiom profunde Twain intencis, ke oni konsideru la komenton, sed ĝi ĉiam tenis multe da potenco kaj signifo por mi. La vero, kiu troviĝas en tiu komento, kiel ajn ĝin li celis, profunde ligiĝas al miaj pensoj kaj timoj pri mia ekzisto; pensoj, kiujn mi havis ekde longe, eĉ antaŭ ol mi sciis lian nomon aŭ aŭdis pri la stoikistoj.

Kiel infano mi havis strangan, abstraktan sonĝon. Ĝi ripetiĝis dum jaroj. Mi ne havis ĝin la lastajn jarojn, sed mi ankoraŭ kapablas rakonti ĝin klare.

Estas mallume kaj mi rigardas ludejon, meze de blanka palisaro. Ene ne estas infanoj sed pilkoj de malsamaj koloroj. Ili saltetas diversdirekten, kvazaŭ hazarde. Ene de la palisaro ankaŭ estas alta kamentubo kun ŝtupetaro, kiu sekvas la kamentubon ĝis la supro. Mi rigardas dum la pilkoj hazarde saltetas sen aparta celo, sed ion nekonatan mi atendadas. De tempo al tempo pilko ekgrimpas la ŝtupetaron kaj saltas en la kamentubon ĉe la supro. Nenio okazas. Iam, nigra pilko komencas la grimpadon. Ju pli proksime al la supro, des pli da timo mi sentas. Fine ĝi atingas la supron, ensaltas, kaj en tiu momento mi subite vekiĝas per absoluta timo. La horo ĉiam estas 04:23.

Miateorie mi ne havis tiun ĉi koŝmaron la lastajn 5-6 jarojn ĉar mia dormhoraro estis multe pli kaosa, sed mi ne scias ĉu pro alia kialo.

Kio vekas min estas manifestiĝo de la timo ne plu esti. Mi certas pri tio ĉar en aliaj sonĝoj, en kiuj mi mortas, la samaj sentoj aperas. Mi fojfoje ankaŭ havas la ekstreme trudeman penson pri la mallongeco de mia vivo ĝuste kiam mi endormiĝas, kaj la tutsama ondo de timoj malebligas la endormiĝon. La nura maniero por konsoli min mem por dormi estas promesi, ke mi prenos grandan paŝon en la vivo, aŭ agnoski ion gravan, kion mi devos tuj fari — esence, por minimumigi alian timon, kiu ĝis tiu momento mi taksis pli grandan.

Kial mi rakontas ĉion ĉi?

Ekde mia infanaĝo mi havis malsamajn versiojn de tiu ĉi kerna konstato, ke iam, pli aŭ malpli frue, sed certe, mi ne plu estos. Estas kerna parto de mia ekzisto, ke tion mi povas imagi sen ajna konsola respondo al kial, aŭ ajna plia demando aŭ timo solvita. Neeblas por mi forgesi pri ĝi.

Mi ligis ĉion ĉi al fina, mizera konkludo. Se baldaŭ mi ne plu estos, kion mi kreas, kion mi faras, kiun mi amas, ĉiu ago kaj elekto, kiujn mi spertas, nenio el tio gravas. Mi baldaŭ ne estos ĉi tie, kaj tiu fakto ne povas esti ŝanĝita. Luktante kun tio, mi refokusiĝis pri kiel solvi almenaŭ la mizerecon. Mi pasigis tempon kredante, ke la atento pri la “heredaĵo" estas vojo atingi ian solvon.

Laŭ kiel mi elektas konduti mian vivon, mi povus riĉigi aliajn kaj postlasi aferojn, kiuj utilos post mi. Mi povus lasi pozitivan heredaĵon — ion, kiu helpas aliajn, inkluzive idojn. Tio estis konsola penso nur komence, sed post preninte kelkajn paŝojn plu, ĝi ankoraŭ restis tute mizera konkludo.

Tiuj, kiuj postvivas min, kiuj povas sperti kontribuojn aŭ memorojn pri mi, mem mortos, same kiel la homoj kiuj postvivas ilin. Ni scias nenion pri la animoj de tiuj, kiuj ekzistis antaŭ 150.000 jaroj. Eĉ se mi povus imagi, ke ni povus fari tion estontece, finfine ankaŭ la planedo mem mortos, same kiel la suno, kaj kio ajn ekzistas eĉ pli profunde. Se, efektive, "pli profunde" eĉ estas la ĝusta pens-modelo. Heredaĵoj, samkiel ĉio alia, ne gravas kaj mortos.

Mi envias homojn, kiuj povas imagi sian ekziston kiel parton de io pli granda, en kiu ili daŭre ekzistos en ia maniero. Por mi, mi ne povas kompreni tion, kaj do mi ne povas kredi ĝin. La timo pri mia propra mallonga ekzisto estas konstanta.

Ni ekzistas en infinite malgranda momento, kiu pro sia sensignifeco, kaj la tutmanko de ajna alia kialo aŭ klarigo, lasas min samkonkludi: finfine nenio el ĉio ĉi gravas. Estas nur formorto kaj nenieco por ĉiuj.

"Mallonga estas la vivo de homo kaj malgranda la angulo de la tero, kie oni loĝas; mallonga estas ankaŭ la plej longa postmorta famo, flosita nur per sinsekvo da kompatindaj homoj, kiuj tre baldaŭ mortos kaj kiuj scias malmulton pri si mem, des malpli pri iu, kiu mortis antaŭ longe." — Marcus Aurelius

Estas vere timige, kaj preskaŭ ekskluzive ĉar mi trovas tiom da beleco en la kapablo skribi tiujn ĉi vortojn, havi tiujn ĉi pensojn kaj sentojn, flari la kaf-odoran aeron en la kafejo, kie mi nun sidas inter aliaj estuloj, senfrukte skribante tion ĉi.

Kaj tamen mi vivas. Mi povas senti, mi povas ami, kaj mi povas esprimi tiujn ĉi sentojn. Mi povas pripensi la neeblan serĉon por pli profunda kompreno de mia propra ekzisto. Mi povas fari ĉion ĉi sciante, ke nigra pilko fine komencos la grimpadon, kaj ĉe la supro, ensaltos en la kamentubon. Tiam mi ne vekiĝos.

Mi ja konsideris, ke mia rifuzo ne alfronti tiujn ĉi demandojn kaj timojn povis venigi min (kaj ankoraŭ povus) en malbonan vojon, plej verŝajne al ekstrema rezulto. Mi ĝojas, ke mi ne troviĝas tie, aŭ ie proksime, kaj tio mem donas al mi ian signifon.

Kio estas tio? Ĉar kio ajn ĝi estas, ĝi estas la sola afero, kiu tenas min for de la mizeraj konkludoj supre. Ĉu povas ekzisti signifo en la konstato, ke nenio gravas?

Scii, ke mi ne povas ŝanĝi tion, kio fine okazos, kaj ke mi estas tiel profunde konscia pri tio, iasence donas al mi ion kiel komforton. Ne precize komforton, sed eble ŝajn-pacon. La timo, ke mi revenos al mia antaŭa stato, kiel diris Twain, pensigas min, ke ekzistas signifo almenaŭ en konsciaj momentoj. Malgraŭ tio, ke finfine ne estos pliaj momentoj, ĝuste nun ja estas; ĉiu neeble malofta kaj unika, kaj jen mi, spertante alian.

Ja estas ironie elspezi mian neebleble mallongan konscion pripensante la morton, sed mi tre dubas, ĉu vera signifo troveblas sen fari tion. Stoikismo, aliaj filozofioj, same kiel religio kaj aliaj kredsistemoj enkadrigas aferojn koncerne morton, ĉar el la morto aperas signifo.

Kvankam mi ne povas ŝanĝi ion ajn, kaj mi ne povas forskui la konkludon, ke nenio gravas, mi almenaŭ regas miajn proprajn sentojn, mian konscion kaj miajn dezirojn. Per tio mi kapablas elekti trovi amon, aprezon, feliĉon, ĝojon, uzante ĉiujn el la sensoj, kiujn mi posedas, malgraŭ tio, ke finfine restos nenio.

La sola afero, kiu vere ekzistas, kiu vere gravas, estas tiu ĉi momento. Ĝi ja mortos, samkiel miaj memoroj kaj sentoj pri ĝi, samkiel la viaj. Mi ne estras, sed la naturo, kaj ĝia volo estas potenca. Sed la volo de la naturo ankaŭ donis al mi momentojn, liberecon, kaj la povon sperti ilin kiel mi volas.

La nura, vera signifo por mi devenas rekte el tio. Kaj la signifo estas profunda... tro profunda por povi trovi kromajn klarigajn vortojn. Tio ĉi skribaĵo estas nur maldika, abstrakta provo kapti sentojn kaj konkludojn, kiuj estas tiom ligitaj al senpoveco, senhelpeco, sed samtempe al ĝojo kaj signifo, ke ne eblas plenplene envortigi ilin.

"Ne morton homo devas timi, sed prefere li timu, ke li neniam komencis vivi." — Marcus Aurelius

Multe tro facilas vivi pasive, kaj sperti la vivon kvazaŭ ĝi estas la defaŭlta stato, sed estas inverse.

Ekzistas nur unu plej lasta stato, en kiu nenio gravas, en kiu nenio ekzistas. Mi venis el tiu stato kaj mi revenos, samkiel vi. Kvankam estas timige konkludi tiel, ne estas sensignife, ke mi eskapis el la defaŭlta stato dum tiu ĉi eta tempo. La nura afero, kiun mi havas ekster la defaŭlta stato, estas mia konscio kaj la nuno, kaj kiel mi volas sperti ilin kune.

Mi skribas tiujn ĉi vortojn, mi havas tiujn ĉi pensojn, mi spertas la vivon. Mia konscio ne estis mia elekto, aŭ pro mia peto. La morto pruntedonis ĝin al mi, kaj nun mi posedas ĝin. Mi ne scias kiel aŭ kial, kaj mi neniam scios. Sed ĉu ne havas sencon ĝui ĝin laŭeble plej intence, eĉ se finfine nenio restos?

Tiuj, kiuj bone konas min, jam havis version de tiu ĉi konversacio kun mi persone. Ĉi tie skribitaj, kaj ankaŭ dum agrablaj vesperoj kun bonaj homoj kaj vino, mi neniam sukcesis esprimi tiujn sentojn. Mi kredas, ke neeblas elkapigi miajn pensojn, timojn, konfliktojn, emociojn kaj konkludojn komplete.

La naturo, kiu kaj kreis kaj atendas nin, estas tro vasta, pova, kaj malsimpla. Mi ne kredas, ke eblas kompreni ĝin je utila nivelo. Tiuj ĉi vortoj estas nur ekzemplo de miaj homaj limoj.

Konklude, finfine nenio gravas. Tio estas kaj daŭre estos timiga konstato. Kelkaj homoj trovas sin liberaj per tia ĉi pensado, sed por mi ne. Sed almenaŭ nun, malgraŭ la eta ŝanco, mi ja vivas. La donaco de la naturo estas mallonga, neeble malofta. Mi devas uzi ĝin laŭeble plej bone simple ĉar ĝi estas la sola afero, kiun mi povas fari.

Ĉe la alia flanko mi ne vidos vin. Ne estas alia flanko. Sed vin mi ja vidas ĝuste nun, kaj por mi ekzistas ne nur signifo en tio, sed ĉio el la ebla signifo. Nur tion mi havas, kaj ĝi estas neeble rara kaj mallonga.

La finiĝon antaŭlonge jam skribis Aurelius:

"Memoru ankaŭ, ke ĉiu homo vivas nur en la nuna momento: La cetero de la tempo aŭ estas pasigita kaj for, aŭ estas tute nekonata." — Marcus Aurelius