Martin Rue

I build things on the internet.

Kapo Supren, Kapo Malsupren

Tiu ĉi artikolo ankaŭ haveblas en la angla.

Pli gravas al mi malmultaj aliaj aferoj krom la mensa spaco, kiu pensigas min dumduŝe, aŭ voligas min sidi en kafejo, pripensante la vivon. En nia brua mondo, tempo sola kaj la ŝanco pensadi kaj plaĉas kaj mankas al mi.

Mi sentas min pli kreema kaj entuziasma en tiaj momentoj, sed lastatempe iĝis pli kaj pli malfacile trovi ilin; kaj eĉ pli malfacile teni ilin longe.

Hodiaŭ teknologio daŭre malgrandigas la mondon. En 2020 granda parto de nia planedo estas kunligita. Homoj diskonigas siajn pensojn, timojn, esperojn, novaĵojn… siajn tutajn vivojn realtempe. Senĉesas la fluego de aferoj, pri kiuj ni konsentas kaj malkonsentas, kiujn ni ĝuas kaj malamas. Distrado kaj influo estas tiel certaj kiel gravito, kaj algoritmoj rapide progresas en siaj celo voligi al ni ambaŭ.

La situacio estas ankaŭ tre nova. Nia nuna nivelo de senĉesa, tutmonda interkonekto ne pli aĝas ol ~20 jarojn. Eĉ la lastajn 10 jarojn ni pli rapide progresis al punkto, en kiu preskaŭ ĉiuj povas komuniki tutmonde kun ĉiuj aliaj.

Ofte ĉio ĉi scivoligas min, ĉu ĝi estas bone aŭ malbone. Mi povus argumenti ambaŭflanke, sed pli interesas min la demando “Kiom kostas?” Mi ne certas pri vi, sed mia metafora monujo plenplenas je bruo kaj tute malplenas je atento.

Vekiĝante ĉiutage kun la influo de sociaj retejoj, la novaĵo, tujmesaĝiloj, retpoŝto, ktp. pripensigas al mia cerbo tro multajn aferojn. Laŭ skalo inter okupita kaj maltrankvila, ne facilas diveni kiel troviĝos nova tago.

Pli kaj pli mia atento kaj energio dividiĝas inter multaj negravaj aŭ neutilaj aferoj, kiuj necese malprofundigas miajn pensojn. Pli grave: dum mi vagadas inter sociaj retejoj, tujmesaĝoj, videovokoj, retpoŝto, rapide malfortiĝas la energio por fari pli gravan kaj pli profundan laboron.

Aliflanke, ne ĉiam mi celas fari gravan aŭ profundan laboron. Tiam, tia okupiĝo kostas malpli, donante al mi novajn amikojn, mojosajn ideojn, instigon, laboron, ktp.

Mi do ŝatas demandi: ĉu mi volas esti en la reĝimo “kapo supren” aŭ “kapo malsupren”?

Por labori pli profunde kaj trovi “fluon”, tre gravas, ke mi metas mian kapon malsupren. Mi evitas ĉion, kio ne helpas min prilabori mian laboron. La celo estas konservi energion kaj mensan spacon por nur mia ĉefa tasko. Ĉio alia plej verŝajne estas distraĵo, kiu malhelpos min plenumi mian laboron.

Male, eble mi volas renkonti novajn homojn, vidi tion, kion faras miajn amikojn, aŭ diskonigi ion, kiun mi lastatempe faris. En tiuj momentoj mi metas mian kapon supren. Mia menso estas malferma al ĉio kaj mi esperas trovi ion novan, neatenditan, aŭ inspiran.

La diferenco inter “kapo supren” kaj “kapo malsupren” klaras, sed povas esti malfacile resti honesta, kaj eviti senrespondecan moviĝadon inter la du flankoj.

Ne malkutimas, ke mi vekiĝas pensante “Bone, mi ekfaros mian gravan laboron post kafo” dum mi kontrolas sociajn retejojn. Subite mia cerbo ekpleniĝas per bagatelaĵoj. Mi senpense ekmalsparas mian kreem-energion. Kelkfoje mi rimarkos ion, kiu eĉ pli longe deturnos mian menson de mia vera celo.

Eĉ pli malbonas se distraĵoj venas al vi; kolegoj per Slack, sciigoj de amikoj, retpoŝto pri laboro, partopreno en aliaj projektoj, ktp.

Antaŭ tri semajnoj mi fine atingis punkton en kiu mia moviĝado inter la du flankoj vere iĝis problemo. Mi do demandis al mi “Kapo supren aŭ malsupren, kaj kiom longe?”

Post jaroj de pensado pri tio, mi fine decidis eksperimenti per pli intenca versio de “kapo malsupren”. Mi decidis preni paŭzon for de laŭeble plej multe da distraĵoj.

Mi malŝaltis ĉiujn miajn sociajn kontojn. Mi nuligis ĉiujn renkontiĝojn. Mi malŝaltis ĉiujn duarangajn retpoŝtadresojn. Mi elsalutis el ĉiuj tujmesaĝiloj… nu, krom unu, kiu fakte helpis min ĉesigi la disvastigon de novaĵo pri mia morto.

Mi timiĝis, ke farigante mian vivon eĉ pli sola dum la mezo de tutmonda kvaranteno povus sentigi min eĉ pli izolita. Sed mi ja sciis, ke pli simplan kaj sendistraĵan vivon mi tre bezonis dum iom da tempo.

Unu semajno rapide iĝis du, kaj tri. Facilas diri, ke inter la kelkaj eksperimentoj en mia vivo, tiu ĉi estas granda sukceso.

Unu el la plej interesaj ŝanĝoj okazis tuj post vekiĝo, kiam mi ne plu havis la deziron ĝisdatigi min pri kio okazis en la mondo dum mi dormis. Tio mortis preskaŭ tiel rapide kiel homoj ekpensis, ke mi mortis.

Nun, kun sento simila al enuo mi vekiĝis. La sento fakte memorigis min pri mia infanaĝo, kiu kondukis min al la konstato, ke fakte ne estas enuo sed simple estas mensa libereco.

Anstataŭ la rapida distriĝo de miaj pensoj, mi vekiĝis pripensante nur miajn malmultajn celojn. La kodo de hieraŭ vespero ankoraŭ estis freŝa en mia menso, ĉar nenio forviŝis ĝin. Mi estis ekscitita, kaj ne povis atendi denove trovi fluon kaj daŭrigi mian laboron.

La lastajn kelkajn semajnojn mi estis nekutime produktema. Tio estus sufiĉa kialo mem por taksi la eksperimenton sukcesa, sed produktemo ne estis la sola avantaĝo.

Pro tio ke mi havis preskaŭ nenian alian influon, mia vivo iĝis tre simpla, kiam antaŭe ĝi estis tre okupita. Tio helpis min pensi pli klare. Pensi klare kompreneble estas grava kapablo; kapablo kiun mi ekzercis kaj plibonigis post kiam mi ne plu havis aliajn homojn farante ĝin por mi.

Mia paŭzo for de la Matrix estas potenca memorigo pri kiel fragmenta iĝis mia atento. Malfragmentiginte ĝin, mi povas teni mian atenton pli facile, mi pli trankviliĝas, kaj mi estas pli ĉeesta kun mi mem.

Mi antaŭĝojas sperti denove “kapo supren”, kie mi povos ĝui pli da interago kun amikoj. Sed nun estas grava diferenco: ĉi-foje mi scias kie oni kaŝis la eskap-pordon. Kun mia nova, klara linio inter “kapo supren” kaj “kapo malsupren”, mi evitos fari la samajn erarojn.

Se vi jam pensis pri io simila sed ne provis ĝin, konsideru mian sperton rekomendo. Donu al via menso ripozon de la distrado de la ĉiutaga bruo. Eble la rezultonta mensa libereco malŝlosos aferojn, kiujn vi neniam atendus.

La mondo ankoraŭ estos ĉi tie post via reveno, kaj ĝi certe estos eĉ pli brua kaj malatentiga.

Desurkradiĝu kaj retrovu vian kreeman energion.